اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

Jalda

Jalda

Ĉinokte estas la plej longa nokto de la jaro, nomita Jalda. Tradicie ĉiuj membroj de familioj kunvenas ĉe plej aĝa parenco je tiuĉi nokto kaj festas ĝin per manĝado de diversaj fruktoj kaj nuksoj. Laŭ tradicio la gastiganto rakontas rakontoj kaj aliaj aŭskultante manĝas kaj ĝuas la rakonton. Kvankam tiuĉi tradicia ceremonio nuntempe iom post iom perdas esencajn partojn kiel la legado de epikaj verkoj de persa literaturo, tamen ankoraŭ la festo mem estas grave notinda parto de Persa tradiciaro. Ŝajnas ke nenie krom Irano kaj Mez-aziaj landoj oni ne rimarkas la nokton kaj ne festas ĝin. Lastatempe mi legas proponojn ielmaniere proksimigi tiunĉi feston al la festoj de kristanoj kiuj preskaŭ samtempe festas la naskiĝon de Kristo kaj nov-jaron.

Karavano al Pekino

La venont-jara UK okazos en Ĉinio. Certe nia partopreno donos pli da forton por la E-movado en Azio. Estis pro tio ke ni pripensis organizi karavanon de Irano ghis Ĉinio. Bedaŭrinde trovi informojn pri la kostoj kaj vojaĝ-rimedoj estas malfacila. Ni bezonas decidi kiujn landojn trapasi kaj kiom kostas ĉiu elekt-ebleco. Se iuj inter vi povas doni informojn, tio multe helpos nin. Certe realiĝo de tiu ideo, mem estas grava afero. Ĝis nun ni kolektis iomete da informoj pri la ebleco vojaĝi tra Pakistano, sed tio ne estas sufiĉa.

Reformistoj Venas

Kvankam eble ne estas interesa ke mi skribu pri politikaj aferoj ĉitie, sed certe estos kelkaj, aŭ eĉ multaj, kiuj deziras scii pri la okazantaj aferoj en Irano. Do, mi skribas pri ĉio kio min trafas. Viaj opinioj helpos pli proksimigi la enhavon al la deziroj de legantaro.

"Reformistoj venis" , tiuĉi estas la hodiaŭa kaplinio de la Persa ĵurnalo "Ŝarg". Do, eble tio esas plej laŭta alvoko rilate al proksimiĝanta parlament-elektado en Irano fine de februaro. Multaj kredas ke en la nuna parlamento ankaŭ plejmulto estis ĉe reformistoj, sed ili ne sukcesis (aŭ eĉ ne volis) ion gravan fari. Do, la venonta parlamento ankaŭ havos la saman sorton eĉ se centprocente ĝin kaptas la reformistoj. La saman kredon multaj havas rilate al la prezidento Khatami. Estas pro tio ke multaj intencas ne voĉdoni.

La venontaj tagoj estos varmaj tagoj politike, malgraŭ la malvarmeco de vetero.