اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

Tertremo en Irano, Kortremo en mondo

Denove tremis la tero en Irano. Tio mem ne estas eksterordinara afero. Ni jam alkutimiĝis al tiuj katastrofoj. La miriga estas tio ke ni ne akiras lecionojn kaj ĉiufoje spertas la samajn problemojn. Dum la pasintaj jaroj, ekde kiam mi memoras, ni mult-foje havis tiun amas-morton de homoj pro naturaj okazaĵoj. Eble Irano estas la nura lando kie spertas tiom granda kvanto de mortintoj pro tertremo.

Ĝis revido, Tereza !

Hodiaŭ matene Tereza Kapista forlasis Tehranon al Dubajo. Dum ŝia ĉirkaŭ unu-monata restado en Irano, shi gvidis kelkajn kursojn por irananoj kaj afgananoj. Ŝia ĉeesto estis bona okazo por ke ni spertu pli internacian etoson kaj multaj havis ŝancon praktiki la lingvon. Ni ĉiuj esperas ke ŝi kunportos bonajn memorojn al sia hejm-lando kaj ke similajn okazojn pliofte okazu en Irano.

Ni bezonas alian pensmanieron

Estas vere malesperiga afero kiam miaj kolegoj dum laboro multe diskutas pri aferoj kiel futbalo kaj la filmoj aŭ televidaj serioj multajn horojn sencele. Ili multe parolas pri diversaj artistoj kaj futbalistoj, sed ne pri vere gravaj aferoj de la vivo. Tiam mi nur povas forlasi la ĉambron kaj lasu ke ili libere parolu kiam longe ili deziras. Sed ĉu vere tio ne estas plorinda afero. Ĉu ni ne povas diskuti pli gravajn aferojn ? Estas interesa por mi ke pli multo de tiuj kiuj tiel longe parolas kaj donas opiniojn pri futbalo aŭ filmoj, havas la plej malaltan scion pri ĉefaj teknikaĵoj rilate al siaj laboroj. Io devas ŝanĝi. Ni bezonas pli seriozan celhavan pensmanieron.

Tehrana Trafiko

Hodiaŭ matene mi perdis la bus-servon de la kompanio kie mi laboras. Do, mi devige uzis publikajn transportilojn por atingi la oficejon. Terure! La vojaĝo daŭris preskaŭ du horoj. Ĝis kiam ni havos tiunĉi tragedion de trafiko en Tehrano?

Jalda

Jalda

Ĉinokte estas la plej longa nokto de la jaro, nomita Jalda. Tradicie ĉiuj membroj de familioj kunvenas ĉe plej aĝa parenco je tiuĉi nokto kaj festas ĝin per manĝado de diversaj fruktoj kaj nuksoj. Laŭ tradicio la gastiganto rakontas rakontoj kaj aliaj aŭskultante manĝas kaj ĝuas la rakonton. Kvankam tiuĉi tradicia ceremonio nuntempe iom post iom perdas esencajn partojn kiel la legado de epikaj verkoj de persa literaturo, tamen ankoraŭ la festo mem estas grave notinda parto de Persa tradiciaro. Ŝajnas ke nenie krom Irano kaj Mez-aziaj landoj oni ne rimarkas la nokton kaj ne festas ĝin. Lastatempe mi legas proponojn ielmaniere proksimigi tiunĉi feston al la festoj de kristanoj kiuj preskaŭ samtempe festas la naskiĝon de Kristo kaj nov-jaron.

Karavano al Pekino

La venont-jara UK okazos en Ĉinio. Certe nia partopreno donos pli da forton por la E-movado en Azio. Estis pro tio ke ni pripensis organizi karavanon de Irano ghis Ĉinio. Bedaŭrinde trovi informojn pri la kostoj kaj vojaĝ-rimedoj estas malfacila. Ni bezonas decidi kiujn landojn trapasi kaj kiom kostas ĉiu elekt-ebleco. Se iuj inter vi povas doni informojn, tio multe helpos nin. Certe realiĝo de tiu ideo, mem estas grava afero. Ĝis nun ni kolektis iomete da informoj pri la ebleco vojaĝi tra Pakistano, sed tio ne estas sufiĉa.

Reformistoj Venas

Kvankam eble ne estas interesa ke mi skribu pri politikaj aferoj ĉitie, sed certe estos kelkaj, aŭ eĉ multaj, kiuj deziras scii pri la okazantaj aferoj en Irano. Do, mi skribas pri ĉio kio min trafas. Viaj opinioj helpos pli proksimigi la enhavon al la deziroj de legantaro.

"Reformistoj venis" , tiuĉi estas la hodiaŭa kaplinio de la Persa ĵurnalo "Ŝarg". Do, eble tio esas plej laŭta alvoko rilate al proksimiĝanta parlament-elektado en Irano fine de februaro. Multaj kredas ke en la nuna parlamento ankaŭ plejmulto estis ĉe reformistoj, sed ili ne sukcesis (aŭ eĉ ne volis) ion gravan fari. Do, la venonta parlamento ankaŭ havos la saman sorton eĉ se centprocente ĝin kaptas la reformistoj. La saman kredon multaj havas rilate al la prezidento Khatami. Estas pro tio ke multaj intencas ne voĉdoni.

La venontaj tagoj estos varmaj tagoj politike, malgraŭ la malvarmeco de vetero.