ش | ی | د | س | چ | پ | ج |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
Hieraŭ ni havis nian regulan ĉiusemjnan kunsidon. Tie ni priparolis la malnovan temon de aliĝo al UEA kiel landa sekcio. Estis tiel decidita ke ĝis la fino de kuranta persa jaro ni havu elektadon por estraro kaj ekde venonta jaro la nova estraro preparu la organizon por aliĝi al UEA. Do, mi ankaŭ ĉitie invitas ĉiujn membrojn de IEC por kandidati, kaj ne-membrojn por aliĝi kaj kandidati. La rezultoj de voĉ-donado publikiĝos en nia fin-jara kunveno en la 17-an de Esfand (La 7-an de Marto).
Ĉitie mi ankaŭ dankas Behruz kies komento donis al mi pli da forto por daŭrigi. Nun mi certas ke minimume unu persono legas miajn skribojn.
Mi pensas ke pli da unu persono legas viajn skribajxojn. Samtempe vi povas rigardi interretajn taglibrojn de Don Harlow kaj bitakoro por trovi bonajn ideojn pri formato kaj formo de skribajxoj en iu taglibro.
ankau mi legas viajn skribajxojn k. plezuras