-
Tertremo en Irano, Kortremo en mondo
سهشنبه 9 دی 1382 22:34
Denove tremis la tero en Irano. Tio mem ne estas eksterordinara afero. Ni jam alkutimiĝis al tiuj katastrofoj. La miriga estas tio ke ni ne akiras lecionojn kaj ĉiufoje spertas la samajn problemojn. Dum la pasintaj jaroj, ekde kiam mi memoras, ni mult-foje havis tiun amas-morton de homoj pro naturaj okazaĵoj. Eble...
-
Ĝis revido, Tereza !
چهارشنبه 3 دی 1382 13:40
Hodia ŭ matene Tereza Kapista forlasis Tehranon al Dubajo. Dum ŝia ĉirka ŭ unu-monata restado en Irano, shi gvidis kelkajn kursojn por irananoj kaj afgananoj. Ŝ ia ĉeesto estis bona okazo por ke ni spertu pli internacian etoson kaj multaj havis ŝancon praktiki la lingvon. Ni ĉiuj esperas ke ŝi kunportos bonajn...
-
Ni bezonas alian pensmanieron
سهشنبه 2 دی 1382 14:17
Estas vere malesperiga afero kiam miaj kolegoj dum laboro multe diskutas pri aferoj kiel futbalo kaj la filmoj a ŭ televidaj serioj multajn horojn sencele. Ili multe parolas pri diversaj artistoj kaj futbalistoj, sed ne pri vere gravaj aferoj de la vivo. Tiam mi nur povas forlasi la ĉambron kaj lasu ke ili libere...
-
Tehrana Trafiko
سهشنبه 2 دی 1382 00:05
Hodiaŭ matene mi perdis la bus-servon de la kompanio kie mi laboras. Do, mi devige uzis publikajn transportilojn por atingi la oficejon. Terure! La vojaĝo daŭris preskaŭ du horoj. Ĝis kiam ni havos tiunĉi tragedion de trafiko en Tehrano?
-
Jalda
یکشنبه 30 آذر 1382 14:01
Jalda Ĉinokte estas la plej longa nokto de la jaro, nomita Jalda. Tradicie ĉiuj membroj de familioj kunvenas ĉe plej aĝa parenco je tiuĉi nokto kaj festas ĝin per manĝado de diversaj fruktoj kaj nuksoj. Laŭ tradicio la gastiganto rakontas rakontoj kaj aliaj aŭskultante manĝas kaj ĝuas la rakonton. Kvankam tiuĉi...
-
Karavano al Pekino
شنبه 29 آذر 1382 00:18
La venont-jara UK okazos en Ĉinio. Certe nia partopreno donos pli da forton por la E-movado en Azio. Estis pro tio ke ni pripensis organizi karavanon de Irano ghis Ĉinio. Bedaŭrinde trovi informojn pri la kostoj kaj vojaĝ-rimedoj estas malfacila. Ni bezonas decidi kiujn landojn trapasi kaj kiom kostas ĉiu...
-
Reformistoj Venas
جمعه 28 آذر 1382 00:32
Kvankam eble ne estas interesa ke mi skribu pri politikaj aferoj ĉitie, sed certe estos kelkaj, aŭ eĉ multaj, kiuj deziras scii pri la okazantaj aferoj en Irano. Do, mi skribas pri ĉio kio min trafas. Viaj opinioj helpos pli proksimigi la enhavon al la deziroj de legantaro. " Reformistoj venis " , tiuĉi estas la...