Ĉu pro natura katastrofo aŭ pro milito, ĉiufoje kiam la malfeliĉo trafas iun lokon aŭ regionon de la mondo, nun Iranon, la tuta Esperanto-komunumo maltrankviliĝas, kvazaŭ tie troviĝus familianoj.
Hontu la homo, tiel senpova por trovi rimedojn por malhelpi, ke naturaj katastrofoj estu tiel mortigaj dum li kapablas trovi tiom da rimedoj por armil-fabrikado, por mensmanipulado, trejnado, mobilizado por fari ruinokampojn, por murdi aliajn homojn kiuj havas la samajn aspirojn pri paca vivo kiel ĉiuj aliaj.
Venas la tempo por ke ĉiuj popoloj unuiĝu, ke ili postulu, memore al la viktimoj de tiu terura katastrofo, ke la registaroj agu por ke la rektaj interpopolaj rilatoj ne plu estu malhelpataj, i.a. pro la lingvobariloj. Oni ripetaĉas al ni ke ĉiuj homoj parolas la anglan. Sed ĉi matene, skipo da francaj savfakuloj pri tertremoj foriris al Irano kun 20 t da materialo kaj... unu interpretisto !
En 2003, dum la tuta mondo povus havi komunan lingvon jam de jardekoj, se iuj registaroj -- i.a. tiuj de Francio -- ne estus malhelpintaj al la efektiviĝo de tiu granda ideo, jen en kia stato ni estas, dum Esperanto fariĝas por infanoj, ie ajn en la mondo, same rapide kaj facile familiara
Neniam plu mortu senkulpaj infanetoj pro la malzorgemo de la plenkreskula mondo.
Korajn pensojn al chiuj suferantoj.
Henri Masson