X
تبلیغات
رایتل

shanghi la lingvon al Persa chitie

Char la nova sistemo de Blogsky ne taugas por skribi Esperante, mi decidis skribi perse en tiuchi blogo. Eble mi malfermos alian blogon kie eblus skribi Esperante lau mia deziro.

Hej! Post longtempa klopodo, mi sukcesis revivigi mian blogon. La problemo estis du-flanka: mi forgesis mian pasvorton, kaj la blog-servilo ŝanĝis la sistemon. Kio ajn, nun mi revenis kaj skribas.

Hieraǔ vespere mi adiaǔis kun francaj turistoj kiuj trapasas la silkan vojon. Ili hodiaǔ forlasos Tehranon celante la urbo Sari. Poste ili iros al Maŝhado kaj trapasos la limon je la 29-a de Januaro. Ili marŝas kiam eblas. Vi povas trovi pliajn informojn (bedaǔrinde ne Esperant-lingve, sed Franc-lingva) ĉitie: http://www.capasia-online.com/ .

Flugo de Pacaj Ambasadoroj

“Flugo de Pacaj Ambasadoroj” estas nomo de projekto realiĝanta pere de neregistara organizo en Irano. Mi hieraŭ havis kunsidon kun du ĉef-iniciatoroj de la projekto kaj ni interparolis pri la maniero de interhelpo. Ili intencas okazigi ekspoziciojn de Iranaj kolomboj en diversaj landoj, kaj serĉas kiu ajn helpo. Mi proponis ke ni povas konatigi ilin en nia revuo “Iranan Esperantisto” kaj ankaŭ prezenti ilin en diversaj medioj. Eble helpe de nia asocio, ili havos retpaĝon kaj tie ni metos lastajn novaĵojn pri la agado. Mi nun atendas pliajn da informoj kaj novaĵoj ilia flanke.

pri la kongreso

Mia hieraŭa mesaĝo kaŭzis iun diskuton pri nia povo kaj kapablo tion fari kaj ĝia efiko en nia stato. Fakte mi ankaŭ kredas ke nia fort one estas tiel ke okazigi grand-skalajn programojn kiel landa kongreso. Tion decidon ni faris post diskutoj pri okazigi Azian Kongreson post kvar jaroj en Irano. Laŭ niaj lastaj diskutoj, mi akceptas ke ni ne nomu la okazon kiel Landa Kongreso, sed iu ceremonio okaze de la Zamenhofa tago. Mi ankoraŭ atendas ideojn kaj konsiliojn.

Landa Kongreso en Irano!

Irana Esperanto Asocio intencas okazigi la unuan landan kongreson de Esperanto je la 15-an de Decembro ĉijare. Jam la provizora plano prepaitas kaj unuaj paŝoj estas faritaj. Bonvenas ĉio ajn helpo kaj ideoj.

Instruistoj en Irano

Iam mi legis ke en Japanio la plej altrigardata posteno estas instruisteco. Tio ne estas nur hazardo ke chiuj Japananoj dedichas sin al progreso de sia lando. Tieaj instruistoj ricevas la plej altan salajron kaj do, povas sen pripensi pri aliaj viv-ten-rimedoj edukigi lernantojn. Tiam ankau lernantoj esti certa pri la brila estonteco lernas kaj esperas pri helpi al progreso en siaj vivo kaj por sia lando.

Nun kion pri Irano ? Instruistoj ricevas la plej malaltan salajron. Do, ili devas pripensi duan au ech trian laboron por viv-teni. Ili ech ne ricevas tiun malaltan salajron regule. Last-semajne ili decidis ne cheesti en klasoj por montri siajn proteston. Dum unu semajno ili venis al lernejoj, sed ne partoprenis klasojn. Chu tio solvas la problemojn, certe ne. Ni bezonas difini la lokon de instruistoj en plej alta tavolo de socio.

 

Ni havis kunsidon

Hieraŭ ni havis nian regulan ĉiusemjnan kunsidon. Tie ni priparolis la malnovan temon de aliĝo al UEA kiel landa sekcio. Estis tiel decidita ke ĝis la fino de kuranta persa jaro ni havu elektadon por estraro kaj ekde venonta jaro la nova estraro preparu la organizon por aliĝi al UEA. Do, mi ankaŭ ĉitie invitas ĉiujn membrojn de IEC por kandidati, kaj ne-membrojn por aliĝi kaj kandidati. La rezultoj de voĉ-donado publikiĝos en nia fin-jara kunveno en la 17-an de Esfand (La 7-an de Marto).

Ĉitie mi ankaŭ dankas Behruz kies komento donis al mi pli da forto por daŭrigi. Nun mi certas ke minimume unu persono legas miajn skribojn.


Denove eblas skribi

Mi ne scias kial mia blogo estis neatingebla por kelkaj semajnoj, sed tio ne estas neordinara afero ĉe ni. Ankaŭ interreto en Irano estas simila al niaj aliaj viv-rimedoj. Nenio estas garantiita kaj oni ne povas cent-per-cente certi pri io ajn.

Kio ajn, nun mi denove komencas skribi. Ĝis kiam ? Mi ne certas… !!!

konsol-mesaĝoj de Esperantistoj

Estimata sinjoro Hamzeh,

kun granda doloro mi rigardas la bildojn pri via detruita urbo, kiun nia TV montras. Mi povas imagi la malfacilaĵojn de la homoj, kiuj sukcesis savi sian vivon kaj tiamniere ili jam estis bonŝancaj. Tamen ili perdis la domon, la aĵojn kiuj necesas por vivadi, karajn geparencojn kaj geamikojn, kiuj nepre povus helpi ilin. Mi ja estas kun miaj pensoj en via lando kaj demandas vin, ĉu ankaŭ samideanoj estas inter la viktimoj de la katastrofo? Kiel oni povus helpi vin?

 

Kara Hamzeh,

Mi ne trovas vortojn por esprimi mian senpovosenton pro tiu terura katastrofo, kiu havas ne nur homan sed ankaù historian dimension. Terure!!!!

Mi feliĉas ,ke la tuta mondo  reagis kaj venos pli kaj pli da helpo por savi homojn kaj eble poste helpi en la urborekonstruado , sed la doloro restos por ĉiam.....por ĉiuj....

Ĉu vi persone havis familianojn/gekonatojn tie?

trieste sed tre amike kaj subtene,

Iwona

 

Kompreneble kara Hamzeh, kiel eblus ne pensi pri vi post tiu terura katastrofo pri kiu oni multe parolas ĉe niaj amaskomunikiloj.

Mi foriras morgaŭ dum ses tagoj al Germanio, miaj pensoj akompanas vin kaj vian popolon en tiu malfacilega travivaĵo.

ĝis la jaro (por ni) nova

Fabrice

 

Estimata samideano,

Informo pri tertremo en Irano ŝokis nin. Aparte ke en sendita de vi ekz. de Irana esperantisto ni tralegis artikolon pri Citadelo Bam kiu tre plaĉas al ni. Pere de TV-informoj ni eksciis ke granda parto de ĉi-tiu Citadelo jam ne ekzistas same kiel urbo apud ĝi.

Prilepaj esperantistoj kaj  mi persone kondolencas kun la familioj kiuj perdis membro(j)n sekve de la tertremo.

Niaj pensoj estas kun via lando kaj via popolo.

Kondolence;

Viktor GALESKI

 

La informo pri la terura tragedio kiu trafis hierau la iranan popolon, tre dolorige tuŝis la venezuelajn geesperantistojn kaj ĝenerale la venezuelanojn. Ni sekvas kun angoro la rezultojn de la farataj operacioj por trovi eblajn pretervivantojn kaj rekuperi la
homojn kiuj estis malbonŝancaj.Mi sincere kondolencas la iranajn gefratojn kiuj nun ploras siajn karulojn, kaj certas ke tia okazintaĵo alproksimigos internacie la homojn, espereble por ĉiam.
Andres Turrisi, Karakas

 

Kara Hamzeh,

Ankaŭ ni kondolencas al ĉiuj kiuj perdis familianojn en Irano.

Amike,
Alain

 

Kara Hamzeh,

Ankaŭ ni kondolencas al ĉiuj kiuj perdis familianojn en Irano.

Amike,
Andreo

 

Hamzeh:
Mi restis senspira antaŭ la scenoj montritaj en la televido, kaj vere ne scias, kion diri en tia situacio, en kiu ĉiuj vortoj estas malsuperaj je la tasko, kiun oni atendas de ili.Mi iom honteme pro la banaleco de la afero kaj la eteco de nia helpo, memorigas ĉiujn pri la ekzisto ĉe UEA de la Fondaĵo Espero, kiu helpas esperantistajn viktimojn de militaj aŭ naturaj katastrofoj.
Se ni ricevos informojn pri tiaj viktimoj, ni tuj reagos. Mi persone estas ankaŭ je dispono, se iranaj esperantistoj pensas pere de Esperanto aranĝi ion, ekzemple "rekonstruan labor-brigadon esperantistan" aŭ ion similan.

Amike
Renato

 

Kara Hamzeh,

akceptu konolencojn por Viaj proksimuloj kaj samlandanoj ankaŭ de mi je nomo de miaj familianoj kaj geamikoj.

Amike kaj bondezire, Aida

 

Karaj iranaj Esperantistoj,

Mi elkore kondolencas al iranaj Esperantistoj pro la grandega tertremo en via lando. Ankau Japanio estas nesto de tertremoj, sed tiom grandegan tertremon ni ne spertis. Mi esperas, ke vi kaj internaciaj savo-trupoj povos ĉion eblan por savi viktimojn de la tertremo.

Prezidanto de KAEM HORI Yasuo

 

Estimataj Iranaj Gekolegoj,

Brazilo ne havas tertremojn, tiom teruraj kiel Irano havas. Tamen, niaj koroj tremas pro ĉio, kio detruas kaj mortigas.

Amerika Oficejo, kadre de la Amerika Komisiono, sendas siajn kondolecojn al nia kolegaro de la bela lando Irano, lando plena de ilustritaj personoj, laboremaj homoj, kaj mirinda historio.

Ni esperas, ke Irano trapasu tiun dolorigan punkton, kaj de ĝi trovu forton por antaŭeniri sukcese en ĝia historio.

Niajn plej sincerajn elkorajn salutojn.

Lucas Yassumura

Amerika Oficejo de Amerika Komisiono

Jundiaí - Brazilo/Brasil

 

Simpation al la irananoj, de Japanio, same kun multe da tertremoj.

Sibayama Zyun'iti

 

En  26-a jara kunveno de Pakistana Esperanto-Asocio ( kiu okazis hieraŭ kaj hodiaŭ)
Partoprenantoj kondolis je TERTREMO EN IRANO kaj decidis sendi kondolencan mesaĝon al niaj Iranaj  samideanoj!

Jawaid Eahsan/Pakistano.

 

Kara Hamzeh Shafiee,

Saluton.
Mi nervumiĝis pro la novaĝo pro la tertremo en Irano. Kie estas vi kaj kiel vi fartas? Kara mia,
bonvole respondu al mi tuj !!!!!!!!!!

Senpatience atendas....

 

Niian solidaran saluton al Irana popolo.

Tre malghoje ni ricevadas la novajhojn pri la katastrofo en la antikva historia urbo BAM:  nome de esperantistoj de nia lando kaj amikoj, studentoj de la kulturo kaj historio de Irano. ricevu nian solidarecon. Ni pretas kunlabori en la sendado de helpon al via lando. (RoSar, el BEA, Buenos Aires-Argentino)

 

Estimataj kaj karaj samideanoj en Irano,

Korea Esperanto-Asocio sendas profundan kondolencon al iranaj samideanoj rilate al la katastrofa tertremo,kiu okazis laste en Irano.

Koreaj esperantistoj dividas la malĝojon kun iranaj samideanoj kaj la familianoj de la viktimoj.
Feliĉe, hierawa maskomunikilo anoncis,ke korea registaro tuj sendos savo-brigadon al Irano por helpi kaj savi la viktimojn.

Bonvole, vi, samideanoj en Irano ne perdu kuraĝon kaj tenu esperon kiel Esperantisto.
Kun solidareca samideaneco, KEA esprimas malĝojon al vi, iranaj samideanoj.

Nome de Korea Esperanto-Asocio

28-an de Dec. 2003

 

Kara Hamzeh,

Mi kaj edzino sendas kondolencojn al vi kaj al chiuj Irananoj pro la tragedio nuntempa. Ni preghas por vi chiuj.

Ame salutas, Bill kaj Elizabeth Jenkins (Pollando)

 

Hamzeh Shafiee

Ni hieraŭ vidis bildojn en la televido kaj hodiaŭ legis en la gazetoj pri la terura katastrofo en Irano. Ni estis ŝokitaj. Ni kunsentas kun via popolo.

Ilona & Zbyszek

 

 

 

skribis franca Esperantisto

Ĉu pro natura katastrofo aŭ pro milito, ĉiufoje kiam la malfeliĉo trafas iun lokon aŭ regionon de la mondo, nun Iranon, la tuta Esperanto-komunumo maltrankviliĝas, kvazaŭ tie troviĝus familianoj.
Hontu la homo, tiel senpova por trovi rimedojn por malhelpi, ke naturaj katastrofoj estu tiel mortigaj dum li kapablas trovi tiom da rimedoj por armil-fabrikado, por mensmanipulado, trejnado, mobilizado por fari ruinokampojn, por murdi aliajn homojn kiuj havas la samajn aspirojn pri paca vivo kiel ĉiuj aliaj.
Venas la tempo por ke ĉiuj popoloj unuiĝu, ke ili  postulu, memore al la viktimoj de tiu terura katastrofo, ke la registaroj agu por ke la rektaj interpopolaj rilatoj ne plu estu malhelpataj, i.a. pro la lingvobariloj. Oni ripetaĉas al ni ke ĉiuj homoj parolas la anglan. Sed ĉi matene, skipo da francaj savfakuloj pri tertremoj foriris al Irano kun 20 t da materialo kaj... unu interpretisto !
 En 2003, dum la tuta mondo povus havi komunan lingvon jam de jardekoj, se iuj registaroj -- i.a. tiuj de Francio -- ne estus malhelpintaj al la efektiviĝo de tiu granda ideo, jen en kia stato ni estas, dum Esperanto fariĝas por infanoj, ie ajn en la mondo, same rapide kaj facile familiara kiel komputilo, same ludeca.
Neniam plu mortu senkulpaj infanetoj pro la malzorgemo de la plenkreskula mondo.
Korajn pensojn al chiuj suferantoj.

Henri Masson

<<      1       ...       6       7       8       9       10      >>